cibet/o

cibeto

Fekodora graseca substanco, sekreciata el anusa glando de vivero; ĝi estas uzata en la parfuma industrio: delonge viveroj estis ĉascelo pro cibeto, aroma substanco en iliaj ĉirkaŭanusaj glandoj, kiun oni uzis kiel parfumaĵon [1]. VD:mosko
angle:
civet
ĉeĥe:
cibet
france:
civette (parfumerie)
germane:
Zibet
hungare:
cibet
itale:
zibetto (essenza odorosa)
japane:
じゃ香 [じゃかおり]
perse:
زَباد
pole:
piżmo
portugale:
almíscar
ruse:
цибет
slovake:
cibet
ukraine:
цибетин

cibetkato

ZOO
Vivero: cibetkato […] uzas [cibeton] por allogi alian sekson por pariĝo kaj marki sian areon [2].
angle:
civet
ĉine:
果子狸 [guózǐmāo], 灵猫 [língmāo], 麝猫 [shèmāo]
france:
civette (animal)
germane:
Zibetkatze
hungare:
cibetmacska
itale:
viverra, zibetto, genetta
japane:
, ジャコウネコ
perse:
گربهٔ زَباد
pole:
wiwera, cyweta, cybeta
portugale:
almiscareiro
ruse:
циветта, виверра

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~kato: Mankas dua fontindiko.