*ĉifon/o PV

*ĉifono

1.
TEKS Difektita, eluzita peco da teksaĵo, da vesto aŭ simila: Ebed-Meleĥ prenis […] malnovajn kaj eluzitajn ĉifonojn kaj mallevis ilin per ŝnuroj al Jeremia en la kavon [1]; ŝi portas ruĝan ĉifonon ĉirkaŭ la piedo [2]; [ŝi] kudris, tiel bone kiel ŝi povis, el ruĝaj malnovaj ĉifonoj de drapo paron da malgrandaj ŝuoj [3]; la sapisto elŝiris el la subŝtofo de sia malnova jako ruĝan ĉifonon [4]; ĉifono de la porkleda tapeto [5]; tie la mizero senorname rigardis el siaj ĉifonoj [6]; mi havas truplenajn ĉifonojn kaj mi perdis la sandalojn sur la vojo [7]; (figure) la nebuloj […] balancis siajn malpurajn ĉifonojn, kiel disŝiritajn malsekajn retojn [8]; pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto PrV . VD:ĉarpio, ĉifaĵo
2.
(figure) Senvalora ŝirpeco, senvaloraĵo: [li] malestime ekrigardis la tajloron kaj diris: vi ĉifono, vi mizera estaĵo [9]! sanga ĉifono de mortinta besta korpo [10].
angle:
rag, tatter, scrap, shred
beloruse:
ануча, акравак, лапік, лапіна
ĉine:
[rú]
france:
chiffon
germane:
Lumpen, Lappen, Fetzen
hebree:
סְמַרטוּט
hispane:
trapo, paño
hungare:
rongy, cafat
itale:
cencio, straccio
japane:
ぼろ, ぼろぎれ, ぼろかす, 切れっ端 [きれっぱし]
pole:
1. szmata, gałgan, łach 2. strzęp, szmata
portugale:
trapo, farrapo
rumane:
1. cârpă
ruse:
тряпка, лоскут
ukraine:
ганчірка, шматок

ĉifonisto

Metia kolektanto de ĉifonoj.
angle:
ragman
beloruse:
анучнік
ĉine:
收买破烂的人 [shōumǎipòlànderén]
france:
chiffonnier
germane:
Lumpensammler
hispane:
trapero
hungare:
rongyszedő
itale:
cenciaio, stracciaiolo, straccivendolo
japane:
くず屋 [くずや]
pole:
lump
ruse:
тряпичник

ĉifonulo

Homo vestita per ĉifonoj, mizerulo: kvankam ili estis preskaŭ nudaj, ili meritis ankoraŭ la nomon de ĉifonuloj [11]; la ĉifonulo subite aperis al li kiel homo, instruisto li estis [12]; „jes?“ li demandis malvarme, kiel moŝto ĉifonulon [13].
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
12. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, III.
13. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
ragamuffin
beloruse:
абадранец, абшарпанец
ĉine:
稻草人 [dàocǎorén]
france:
gueux, va-nu-pieds
germane:
zerlumpter Kerl, Gassenjunge, Vogelscheuche
hispane:
pordiosero, descamisado
hungare:
rongyos alak
itale:
straccione, pezzente, barbone
japane:
浮浪者 [ふろうしゃ], ルンペン
pole:
łachmaniarz, lump
ruse:
оборванец
ukraine:
обірванець, голодранець, ланець

ĉifonfiguro

HOR Ĉifona figuro proksimume similanta homon, starigita en ĝardeno por fortimigi birdojn: brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj [14]. SUP:birdotimigilo
angle:
scarecrow
beloruse:
пудзіла
ĉine:
稻草人 [dàocǎorén]
france:
épouvantail
germane:
Vogelscheuche
hebree:
דמות סמרטוטים
hispane:
espantapájaros
hungare:
madárijesztő
itale:
spaventapasseri
japane:
かかし
pole:
strach na wróble
portugale:
espantalho
ruse:
пугало
ukraine:
опудало

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.