dalit/o
dalito
(en la hindua kasta socio)
Iu sen kasto aŭ de plej malalta kasto, netuŝeblulo:
la dalitoj (la eksnedalitebluloj en la hindua kastosistemo) komencas nur en la
ĵusaj generacioj grandskale kleriĝi
[1];
je la plej malalta tavolo estas la „dalitoj“ (aŭ „parioj“), la senkastaj, la
netuŝeblaj
[2];
en la plej malalta ŝtupo, malestimataj de ĉiuj, la dalitoj (antikvaj
„netuŝebluloj“, 14%), kiujn la ceteraj konsideras tiel malpuraj, ke estas
abomenaĵo por ili ke tiuj sidas ĉe ilia tablo kaj tuŝas ilian manĝaĵon
[3].
pario
1.
Probal Daŝgupto,: Esperanto liveras ilaron por leksikokerna esploro, IPR 07/1, p. 18
2. Herbert A. Welker: Genetika esploro pri intermiksiĝo kaj kastoj, Esperanta Retradio, 2015-04-18
3. Pierre Daum: En Nepalo plu daŭras kastosistemo
2. Herbert A. Welker: Genetika esploro pri intermiksiĝo kaj kastoj, Esperanta Retradio, 2015-04-18
3. Pierre Daum: En Nepalo plu daŭras kastosistemo
- angle:
- dalit
- france:
- dalit
- germane:
- Dalit
- ruse:
- неприкасаемый