Darvin/o

Darvino   Vikipedio

PERS
Nacilingve: Darwin (Charles Robert), 1809 - 1882; brita natursciencisto kaj fama kontribuanto al la teorio de evoluo biologia: ĉu Jesuo, Koperniko, Darvino kaj aliaj pioniroj ne renkontis similajn protestojn kaj dubojn [1]? la darvina teorio pri evoluo [2].
1. Monato, Håkan Lundberg: La libro de la vivo, 2005
2. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo, 2009
angle:
Darwin (Charles Robert)
germane:
Darwin (Charles Robert)

darvinismo   Vikipedio

SCIBIO
Teorio, doktrino laŭ Darvino, klarigante la estiĝon de la biologiaj specioj per natura selektado pro konkurenco pri vivrimedoj kaj reproduktiĝo: dum 150 jaroj kontraŭ la teorio de evolucio kaj precipe kontraŭ darvinismo kontraŭstaras ne nur kreistoj, sed same multaj ŝtataj kaj sociaj agantoj [3]; en iuj usonaj lernejoj darvinismo estas malpermesita [4].
3. Monato, Vladimir Lemelev: Supervivo de plej taŭga teorio, 2009
4. Monato, Stefan Maul: Malpermesoj, 2007
angle:
Darwinism
france:
Darwinisme
germane:
Darwinismus

administraj notoj