2decimal/a JED

decimala

MAT[1]
1.
(frakcio) reprezentata per entjero kaj decimaloj: iun kalkulon […] mi ne sciis kiel fari, kvankam estis simpla decimala frakcio [2]; la anglan influon oni rimarkas en la uzado de punktoj anstataŭ decimalaj komoj [3].
2.
Dekuma: la parolataj keltaj lingvoj uzas, en numerado post dek naŭ, ne la decimalan sistemon, sed la pli antikvan bazitan sur la nombro dudek [4].
angle:
decimal
beloruse:
дзесятковы
ĉeĥe:
decimální, desetinný (číslo), desítkový (systém)
ĉine:
小数 [xiǎoshù]
france:
décimal
germane:
dezimal
hebree:
עשרוני
hispane:
decimal
hungare:
tizes (számrendszer), decimális
japane:
十進法の [じっしんほうの]
nederlande:
decimaal (adj.), tiendelig
nepale:
दशमलव
pole:
dziesiętny, dziesiątkowy, decymalny
portugale:
decimal
ruse:
десятичный
slovake:
desiatkový, desiatkový (systém)
svede:
decimal (med talbas tio)
ukraine:
десятковий

decimalo

MAT[5]
(en dekuma pozicia frakcio) Ĉiu el la ciferoj, aperantaj dekstre de la onkomo, t.e. prezentantaj la frakcian parton: kalkulu la kvocienton de 22 per 7 ĝis la kvina decimalo; gajnis premion tiu, kiu kapablis enmemorigi kiel eble plej multe da decimaloj post la komo [6].
angle:
digit after the radix point, decimal digit, decimal
beloruse:
дзесятковая лічба
ĉeĥe:
desetinné číslo, číslice za desetinnou tečkou
ĉine:
十进制小数 [shíjìnzhìxiǎoshù], 十进数 [shíjìnshù], 小数位 [xiǎoshùwèi]
france:
décimale
germane:
Dezimale
hebree:
עשרוני
hispane:
decimal
hungare:
tizedes tört
japane:
小数 [しょうすう]
nederlande:
decimaal (subst.)
pole:
dziesiętna
ruse:
десятичная цифра
slovake:
desatinný, desatinné číslo
svede:
decimal

administraj notoj