*dediĉ/i

*dediĉi

(tr)
1.
Plene destini por, tute fordoni al, plene oferi por: nokto dediĉata al la Eternulo [1]; ili fidele dediĉu sin al la sanktaj aferoj [2]; se iu dediĉos sian domon kiel sanktaĵon al la Eternulo, tiam la pastro ĝin taksu, ĉu ĝi estas bona, ĉu malbona [3]; al ŝi vi devas nun dediĉi vian atenton [4]; (ironie) tutan tagon […] la multeokupita generacio dediĉas al [vizito de] la grandaj Anglujo kaj Skotujo [5]; pro la aĝo, malsano [li] ne povis dediĉi tiom da fortoj kaj tempo al la ŝtataj aferoj [6]; al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo EE ; por pli bone sin dediĉi al ilia edukado, ŝi decidis, ke ŝi neniam edziniĝos ChL ; komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro [7]; la ĵurnaloj dediĉis al ili pli ol okcent artikolojn, kiuj estis pli laŭdplenaj unuj ol la aliaj ChL . VD:posedigi, transdoni
2.
Omaĝi verkon, ĉapitron, solenon al iu; meti sian verkon sub la honoran patronadon de iu: dediĉi poezion al amatino; Ivo Lapenna: "Retoriko", dediĉita al la memoro de D-ro L. L. Zamenhof Ret ; la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro [8]; kunveno, dediĉita al memorigo de mortinto Ret ; la templo, dediĉita „Jovi optimo, maximo QuV ; la plej bonvena libro en 1999 estis esearo „Lingva arto“ dediĉita al la 75-jaraj jubileoj de Bill Auld kaj Marjorie Boulton [9]; la libro estas dediĉita al „tiuj kiuj ankoraŭ kredas je ĝi“, sed nenio indikas, ke la aŭtoro estas inter tiuj MD11 .
3.
Donaci ekzempleron de sia verko al iu, respekte skribante sur ĝin lian nomon: li verkis tragedion, […] kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi Kandid .
Rim.: Mi opinias ĉi tiun sencon evitinda misuzo. [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. dedicate (oneself)
beloruse:
прысьвячаць
ĉeĥe:
věnovat
ĉine:
1. 献予 [xiànyú], 貢獻 [gòngxiàn]
france:
1. dédier (vouer), consacrer (vouer), vouer (consacrer), faire don (de) (par dévouement) 2. dédier (en hommage), faire hommage (de) 3. dédicacer
germane:
1. widmen, hingeben 2. widmen 3. zueignen
hebree:
להקדיש
hispane:
dedicar
hungare:
1. szentel (vmit vminek/vkinek) 2. ajánl (művet) 3. dedikál
japane:
ささげる, 献呈する [けんていする], 奉献する [ほうけんする]
katalune:
1. dedicar, consagrar, ofrenar, oferir 2. dedicar, homenatjar 3. dedicar (un llibre, una obra), firmar un autògraf
pole:
1. poświęcać (coś, komuś) 2. dedykować (coś, komuś)
portugale:
dedicar, consagrar, votar, votar, oferecer
ruse:
посвятить
slovake:
venovať
ukraine:
присвячувати

dediĉo

1.
Ago dediĉi: Mia korpo nun — dediĉo Al la vermoj [10]; laŭlonge de 18 jaroj da profesia dediĉo al futbalo li konstruis solidan karieron [11]; konscia dediĉo de mono de la kapitalo […] cele al stabiligo de la administrado [12].
2.
Teksto pri dediĉo (laŭ la senco dediĉi2): mi legis la dediĉon: „al la loka kamparana gvidanto Ferdinand Brinkmann agnoskante liajn meritojn […] FSI ; la libro plenas je dediĉoj, omaĝ(et)oj kaj citoj [13]; frazoj solece starantaj, dediĉo-similaj, sur verko-komenca paĝo [14]. VD:epigrafo, omaĝo
3.
Surskribo farita kiel parto de la donaca ago (laŭ la senco dediĉi3): la kajero „Vingt-cinq poemes“ de Tristan Tzara kun manskriba dediĉo [15]; pura ekzemplero kompleta, sen ekslibriso aŭ stampo aŭ dediĉo, nur kun tre klara nomindiko en malnova manskribo per nigra inko: „Hans Deutsch[16].
Rim.: Mi opinias ĉi tiun sencon evitinda. [Sergio Pokrovskij]
angle:
1. dedication
beloruse:
прысьвячэньне
ĉine:
2. 題字 [tízì], 落款 [luòkuǎn], 題詞 [tící]
france:
1. dévouement 2. dédicace
germane:
1. Widmen 2. Widmung
hebree:
הַקדָשָׁה
hispane:
dedicación 1. dedicación 2. dedicatoria
hungare:
1. szentelés (pl. időé), ráfordítás 2. ajánlás, dedikáció 3. dedikáció
japane:
献呈 [けんてい], 献辞 [けんじ]
katalune:
1. dedicació, entrega, afany 2. dedicatòria 3. dedicatòria, autògraf
pole:
1. poświęcenie 2. dedykacja
ruse:
1. посвящение 2. посвящение 3. дарственная надпись
slovake:
venovanie
ukraine:
присвята, посвята

administraj notoj