deng/o

dengo

MED
Tropika virusa malsano transdonita precipe de aedoj: la unua mencio pri dengo en la mondo estis en 1779 en la insulo Javo [1]; rezulte de plivarmiĝo oni ne povas escepti aperon en Eŭropo de tiel danĝeraj virusaj hemoragiaj malsanoj, kiel denga febro kaj flava febro [2].
1. Vikipedio, Dengo
2. Vladimir Lemelev: Epidemiaj sekvoj en Eŭropo, Monato, 2007/07, p. 22
angle:
Dengue fever
beloruse:
ліхаманка дэнге
ĉine:
登革热 [dēnggérè], 典型登革热 [diǎnxíngdēnggérè], 骨痛热症 [gǔtòngrèzhèng]
france:
Dengue
germane:
Denguefieber
nederlande:
knokkelkoorts, dengue

administraj notoj