1despot/o PV

despoto

POL Regnestro, kies aŭtoritato estas senbara, absoluta, aŭtokrata: Periandro estis Tirano de Korinto, renoma kiel kruela despoto Rsp ; la imperiestro Hongwu […] estis racia despoto en multaj facetoj [1]; Jozefo […] pro malico de siaj fratoj fariĝis sklavo, poste prizonulo, kaj poste – ĉefministro kaj despoto de la plej civilizita lando de sia tempo [2]; en 2003 la iraka despoto atakis neniun [3]; se temas pri liberigo de popoloj, kial Bush ne militas kontraŭ aliaj despotoj subjugantaj proprajn kaj najbarajn etnojn [4]? SUP:aŭtokratoSUB:tirano1, diktatoro
Rim.: Despoto povas esti tirana monarĥo, sed ankaŭ totalisma aŭtokrata respublikestro. Origine ĝi estis plej alta titolo sub la imperiestro (malnovgreke: „δεσπότης“), enkondukita de la bizancia imperiestro Manuelo I-a en 1163.
1. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
2. Monato, Nikolao Gudskov: Malnova biblia epizodo en modernaj vestoj, 2003
3. Monato, Stefan Maul: Ripetoj, 2003
4. Monato, Stefan Maul: Papo kontraŭ kristano, 2003
angle:
despot
beloruse:
дэспат
bulgare:
деспот
ĉeĥe:
despota, krutovládce, samovládce, tyran
france:
despote
germane:
Gewaltherrscher, Despot
hebree:
עָרִיץ
hispane:
déspota
hungare:
despota, kényúr, zsarnok
japane:
専制君主 [せんせいくんしゅ], 独裁者 [どくさいしゃ], 暴君 [ぼうくん]
malnovgreke:
δεσπότης
pole:
despota
portugale:
déspota
ruse:
деспот, тиран
slovake:
tyran, despota, samovládca
ukraine:
деспот, тиран

despota

Kondutanta kiel despoto, montranta econ de despoto: despota urbestro ofendis unu urbanon FK ; la urbo […] estis administrata de guberniestro, ankoraŭ juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo PatrojFiloj ; ne estas la volo de mia patro, ke la nomarĥoj regu despote en siaj ĉefurboj [5]; ŝi ja ĉiam deziris tian viron, kiu plenumas ĉiun ŝian deziron, fortan kaj despotan, kiu skurĝas sian virinon, se ŝi ne obeas VaK ; la unuan fojon, de la tempo kiam ŝi konis lin, despota tono eksonis en lia voĉo IK ; ju pli arde furiozas la despota perforto, des pli frue ĝi renversas sin mem SatirRak .
beloruse:
дэспатычны
ĉine:
专横 [zhuānhéng], 专制 [zhuānzhì]
germane:
despotisch
japane:
専制的な [せんせいてきな], 独裁的な [どくさいてきな], 横暴な [おうぼうな]
ukraine:
деспотичний

despotismo

1.
POL Formo de regado senbara, absolutisma: la tuta aristokrataro indignas pro la despotismo de la pastroj [6]; mia Amalio restas en la ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo [7]; Francio alvokadis la tutan mondon disrompi la katenojn de despotismo [8]. VD:diktatoreco2
2.
(figure) Tre rigora aŭtoritato: despotismo en familio […] ruinigis milojn kaj milojn da junaj koroj [9].
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
8. L. N. Tolstoj, trad. I. Maĉernis: Kristanismo kaj Patriotismo, 1931
9. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
angle:
1. despotism
beloruse:
дэспатызм, дэспатыя
bulgare:
1. деспотизъм
ĉeĥe:
despotizmus, samovláda
ĉine:
1. 暴虐統治 [bàonüètǒngzhì], 压制统治 [yāzhìtǒngzhì], 作威作福 [zuòwēizuòfú]
france:
despotisme
germane:
1. Gewaltherrschaft, Despotismus
hebree:
עָרִיצוּת
hispane:
1. despotismo
hungare:
1. önkényuralom, zsarnokság, despotizmus
japane:
専制政治 [せんせいせいじ], 独裁政治 [どくさいせいじ], 専横 [せんおう], 圧制 [あっせい]
pole:
1. despotyzm, absolutyzm
portugale:
1. despotismo
ruse:
1. деспотизм, деспотия
slovake:
krutovláda 1. tyrania
ukraine:
деспотизм

administraj notoj