deviz/o PV

devizo

EKON Kambio aŭ ĉeko en fremda valuto, pagebla je difinita loko eksterlande kaj negocata en borso: kiom progresigas la eksterlanda negoco la komunan bonstaton kaj kiom utile estus al ili eksporti buteron, grenon, farunon […], per kio ili povus akiri grandan provizon de valora angla devizo VaK ; UEA ne povas kontraŭleĝe havigi kotizojn aŭ pagigi ŝuldojn el unuopaj landoj malobservante iliajn devizajn kaj valutajn preskribojn EeP ; la devizojn necesajn por importo komercistoj akiras parte en bankoj, sed precipe en kaŝe funkcianta paralela merkato [1].
Rim.: Malgraŭ la plursenceco de kelkaj nacilingvaj tradukoj tiu nocio ne povas esti konsiderata fundamenta kiel la homonimo devizo1 (sentenco).
1. Zandandu Ntomono Zola: Kongo ― Impostoj nervozigas la komercistojn, Monato, 2001/06, p. 6
angle:
deposits at foreign banks
beloruse:
дэвіза, плацёжны сродак у замежнай валюце
bulgare:
девиз
ĉeĥe:
heslo slovní, vůdčí myšlenka
ĉine:
外匯 [wàihuì], 外币 [wàibì]
france:
devise (monétaire)
germane:
Devisen, Auslandsguthaben
hebree:
מַטְבֵּעַ חוץ, סיסמה
hispane:
divisa (monetaria)
hungare:
deviza, külföldi fizetőeszköz
itale:
divisa (monetaria)
japane:
標語 [ひょうご], モットー, 座右の銘 [ざゆうのめい], 題銘 [だいめい], 外国為替 [がいこくかわせ]
nederlande:
deviezen
pole:
dewiza (obca waluta)
ruse:
девиза, исчисление в иностранной валюте
slovake:
heslo, šek na cudziu menu
ukraine:
девіз, гасло

administraj notoj