2diafan/a JED
diafana
Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla:
paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj
[1];
belegaj floroj staris en brilantaj diafanaj vazoj
[2];
meze de la floro sidis malgranda viro, tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus
el vitro
[3];
ruĝa diafana inko
Metrop
;
diafana kvarco
Kandid
;
diafana muslino
[4];
sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn
[5];
tra la diafana blankeco de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj
Marta
;
tra la diafana haŭto oni povis preskaŭ vidi liajn ostojn
QuV
.
klara,
lakteca2
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro III
- angle:
- diaphanous, translucent, semi-transparent
- beloruse:
- празрысты
- ĉeĥe:
- průsvitný (ne průhledný)
- ĉine:
- 透光 [tòuguāng], 半透明的 [bàntòumíngde]
- france:
- diaphane, translucide
- germane:
- durchscheinend, milchig, halbtransparent
- hebree:
- שָׁקוּף
- hispane:
- translúcido
- hungare:
- áttetsző
- japane:
- 半透明の [はんとうめいの]
- katalune:
- translúcid
- nederlande:
- doorschijnend
- pole:
- prześwitujący, przeświecający, półprzeźroczysty
- portugale:
- diáfano, transparente, vaporoso
- ruse:
- прозрачный, просвечивающий
- slovake:
- priesvitný
- ukraine:
- прозорий
maldiafana
Ne aŭ tre malmulte tralasanta lumon:
sur malpurigitaj bordoj de maldiafanaj lagoj
Metrop
;
la maldiafana, ekstera kovraĵo rompiĝas pro la
ekfrapo, malkovrante vitran cilindron
[6];
(figure)
la procezo de politika decido fariĝis samtempe pli maldiafana kaj pli fragmentita
MD14
.
malklara,
obskura
6.
E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer:
Princino de Marso, 1938
- beloruse:
- непразрысты
- ĉeĥe:
- neprůsvitný
- ĉine:
- 捉摸不定 [zhuōmóbùdìng], 混浊 [húnzhuó], 瓀 [ruǎn]
- france:
- opaque
- germane:
- undurchsichtig, trüb, opak
- japane:
- 不透明な [ふとうめいな]
- nederlande:
- ondoorschijnend, opaak
- slovake:
- nepriesvitný
- ukraine:
- непрозорий, каламутний, мутний