diglosi/o PIV2
diglosio
Socia dulingveco, en kiu iu lingvo rangas kiel oficiala, formala, kaj alia aŭ aliaj kiel
hejmaj, malformalaj:
la lingva situacio kiam Romo transformiĝas de Respubliko al Imperio,
laŭ la plejmulto de la literaturo, estas priskribebla kiel diglosio:
la latina kiun oni studis en altlernejoj kaj universitatoj estas la norma,
skriba lingvo uzata ekde tiam, dum la diversaj popoloj konkeritaj
de la romianoj parolis diversajn lingvojn forte influitajn de la latina
kiel supertavolo
[1].
1.
F. Gobbo: Kial tiom da latinidaj planlingvoj?, Revuo Esperanto 2013-2017
- angle:
- diglosia (linguistics, sociology)
- beloruse:
- дыглёсія
- france:
- diglossie
- itale:
- diglossia