*dikt/i UV
*dikti
(tr)
- 1.
- Laŭte paroli vortojn, skribotajn de iu alia: dikti versojn; Erich […] ion diktis al stenografino Metrop ; – Venu ĉi tien, eksidu kaj diktu […] – Al kiu la letero [1]? la fabeloj estis efektive kolektitaj de fratoj Grimm kaj diktitaj de kamparaj rakontantoj [2]; Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo [3].
- 2.
-
Ordone altrudi:
[ili] ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo
[4];
la evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre
[5];
grandaj energikonzernoj [celas] dikti la ĉiam kreskantajn prezojn
[6].
ordoni,
preskribi2 - 3.
- (figure)
Montri ion kiel necesan, farendan:
la regulo […] estas diktita de la bezono ŝpari elspezojn
[7];
motivoj diktitaj de la […] ĵaluzeco
[8];
mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn
[9];
Ramzes suriros la tronon kaj faros kun la ŝtato, kion [diktos] al li
la saĝo
[10];
ne aldonu al [la teksto] komentariojn, kiujn povus dikti via memoro
aŭ via fantazio
[11];
en ĉiuj primoralaj demandoj […], ĉiam
plaĉis al mi solvi ilin per la diktado fare de mia
konscienco
[12].
sub la nomo „Dio“ mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton,
[…] kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel
diktas al mi mia saĝo kaj koro
[13];
la oratoro, antaŭ ĉio, elektas la temon aŭ la situacio ĝin diktas al li
[14];
ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas
PrV
.
konsili,
sugesti5
1.
Internacia krestomatio, Bolĉjo
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Antaŭparolo de la tradukinto
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 36:4
4. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj, „Lingvo Internacia“ XIII. 1908, paĝ. 73—77
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
6. Monato, Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, 2012
7. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
8. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IV
12. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
13. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto

- angle:
- dictate
- beloruse:
- дыктаваць
- bulgare:
- диктувам
- ĉeĥe:
- diktovat (text), přikazovat
- france:
- dicter
- germane:
- diktieren 3. anraten, nahelegen
- hebree:
- להכתיב
- hispane:
- dictar
- japane:
- 口述筆記させる [こうじゅつひっきさせる], 指図する [さしずする]
- katalune:
- dictar
- perse:
- 1. دیکته کردن 2. تحمیل کردن، به زور قبولاندن
- pole:
- dyktować
- portugale:
- ditar
- ruse:
- диктовать
- slovake:
- diktovať, nadiktovať
- ukraine:
- диктувати
diktaĵo
- 1.
- Tasko diktita1: vi faris en diktaĵo nur tri erarojn [15]; la diktaĵo ŝajnis inkludi ĉiujn eblajn homofonojn de la sonoj sa-, so- kaj se-, [16].
- 2.
- Ordono diktita2: mi ne pretas submetiĝi al liaj diktaĵoj.
- 3.
Traktato, altrudita per la forto de la armiloj.
Rim.: Ne temas pri absoluta nocio. Ja pactraktatoj estas ofte „altruditaj per la forto de la armiloj“ kaj kion la venkinto povas konsideri normala traktato, la venkito povas konsideri abomena diktaĵo. La uzo de tiu vorto estu prudenta.
- beloruse:
- 1. дыктоўка, дыктант 2. дыктат 3. дамова, зробленая пад прымусам
- bulgare:
- диктовка
- ĉine:
- 口述 [kǒushù], 听写 [tīngxiě], 口授 [kǒushòu]
- france:
- 1. dictée 2. diktat (injonction), injonction, sommation 3. diktat (traité imposé)
- germane:
- Diktat
- hebree:
- הַכתָבָה
- hispane:
- 1. dictado
- japane:
- 口述 [こうじゅつ], 指令 [しれい]
- katalune:
- 1. dictat 2. dictamen, dictat 3. imposició
- perse:
- 1. دیکته، املاء 2. دستور، حکم 3. قرارداد تحمیلی
- pole:
- 1. dyktando
- ruse:
- 1. диктант
- ukraine:
- диктат