1diplom/o JED
diplomo
- 1.
Oficiala dokumento,
atestilo
pri rajto, privilegio aŭ ranga titolo:
la somera kunveno […] servas sole […] por finado de la
lerna jaro kaj por disdono de diplomoj
[1];
diplomo sub vitro
[2];
oficistoj […] eldonis aktojn kaj diplomojn
[3];
Supera Helena Esperanta Instituto, kiu unuavice distribuas diplomojn en tri
gradoj
[4].
- 2.
Atesto pri sukcesa ekzamenado pri akademia edukado en iu
fako:
per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura
diplomo
[5];
la diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn
antaŭ[e]
[6];
malgraŭ mia diplomo, ricevita de la oksforda universitato, mi estos
[…] envicigita al iu malsupra lernejo
[7].
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
3. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VII.
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
2. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XX
3. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VII.
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvara Ĉapitro
- angle:
- diploma
- beloruse:
- дыплём
- bulgare:
- диплома
- ĉeĥe:
- diplom, listina, osvědčení
- ĉine:
- 公文 [gōngwén], 毕业文凭 [bìyèwénpíng], 奖状 [jiǎngzhuàng], 證書 [zhèngshū]
- france:
- diplôme
- germane:
- Diplom, Ernennungsurkunde, Verleihungsurkunde
- hispane:
- diploma
- hungare:
- oklevél, okirat, diploma
- japane:
- 免許状 [めんきょじょう], 証書 [しょうしょ], 卒業証書 [そつぎょうしょうしょ]
- nederlande:
- diploma
- pole:
- dyplom, cenzurka, świadectwo szkolne
- portugale:
- diploma
- ruse:
- диплом, аттестат
- slovake:
- diplom, osvedčenie
- ukraine:
- диплом, атестат
diplomi
(tr)
Aljuĝi diplomon al:
diplomita instruisto.
- angle:
- grant a diploma, grant an academic degree
- beloruse:
- дыплямаваць
- ĉeĥe:
- udělit diplom
- france:
- diplômer
- germane:
- diplomieren, ernennen, verleihen
- hungare:
- oklevéllel tüntet ki, oklevéllel lát el, diplomát ad
- japane:
- 免許状を与える [めんきょじょうをあたえる]
- nederlande:
- diplomeren
- pole:
- dyplomować
- ruse:
- выпускать с дипломом, дипломировать
- slovake:
- udeliť diplom
- ukraine:
- випускати з дипломом
diplomito
-
Akirinto de akademia titolo per diplomo1:
diplomitoj de porinstruistaj kolegioj kaj de universitatoj
[8];
diplomito de barata universitato
[9];
junaj diplomitoj de la universitatoj apenaŭ trovas laborpostenojn, aparte en
ŝtataj institucioj
[10].
bakalaŭro,
magistro
8.
Stanisław Śmigielski: Instruisto de la angla serĉata, Monato, 2001/02, p. 19
9. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
10. Monato, Bardhyl Selimi: Vivi ĉe la marĝenoj, 2012
9. Monato, Paul Gubbins: Ĉe-telefone ... kiu?, 2004
10. Monato, Bardhyl Selimi: Vivi ĉe la marĝenoj, 2012
- angle:
- graduate
- beloruse:
- дыплямант
- ĉine:
- 毕业生 [bìyèshēng]
- germane:
- Diplom-, Absolvent (Universität)
- japane:
- 有資格者 [ゆうしかくしゃ], 免状所有者 [めんじょうしょゆうしゃ], 卒業生 [そつぎょうせい]