diverĝ/i Z

diverĝi

(ntr)
1.
(p.p. direktoj, linioj aŭ radioj) Malproksimiĝi unu de la alia, disiri: FOT kiam fasko da paralelaj radioj trairas vitran lenson, kies rando estas pli dika ol la centro, la fasko diverĝas.
Rim.: Kabe en VdE uzas alian formon de la radiko, nome „diverg“.
2.
MATPIV1 (p.p. vicoj aŭ serioj)=malkonverĝi.
ANT:konverĝi.
angle:
2. diverge
beloruse:
разыходзіцца, разьбягацца, быць разьбежным
france:
diverger (math., phys.)
germane:
2. divergieren
japane:
発散する [はっさんする]
pole:
1. być rozbieżnym, rozchodzić się 2. być rozbieżnym, rozchodzić się
portugale:
divergir
ruse:
расходиться (мат., физ.)
ukraine:
розходитися (про лінії, промені)

diverĝo

Fenomeno diverĝi.
beloruse:
разьбежнасьць, дывэргенцыя
ĉine:
偏离 [piānlí], 发散量 [fāsànliàng], 散度 [sàndù], 发散性 [fāsànxìng], 发散 [fāsàn]
france:
divergence (math. pour une suite, phys.)
germane:
Divergenz
hebree:
הִסתַעֲפוּת
japane:
発散 [はっさん]
pole:
rozbieżność
ruse:
расхождение, дивергенция
ukraine:
розбіжність, дивергенція

diverĝa

1.
(ĝenerale) Diverĝanta: FOT diverĝa fasko.
2.
MATMatVort =malkonverĝa.
angle:
2. divergent
beloruse:
разьбежны ~a fasko: разьбежны пучок.
ĉine:
歧出 [qíchū], 歧 [qí]
france:
~a fasko: faisceau divergent. 2. divergent
germane:
2. divergent
hebree:
מִסתַעֵף
japane:
発散の [はっさんの]
pole:
1. rozbieżny ~a fasko: wiązka rozbieżna. 2. rozbieżny
ruse:
1. расходящийся ~a fasko: расходящийся пучок. 2. расходящийся
ukraine:
дивергентний

diverĝigi

Igi diverĝa: FOT diverĝiga lenso.
beloruse:
расьсейваць, расьсяваць
france:
~iga: (lentille) divergente.
japane:
発散させる [はっさんさせる]
ukraine:
розсіювати, розпорошувати

diverĝigeco

FOT
Mezurata propreco, kiun havas lenso por diverĝigi.
japane:
発散度 [はっさんたび]

administraj notoj

pri ~igeco:
    Stranga vorto. Mi suspektas, ke gxi celas la inverson de
    fokusa distanco (ekzistanta nek en REVO, nek en PIV1).
    Devus ekzisti simetria termino: konvergxigeco, sed gxi
    mankas. En PIV1 sub "dioptrio" aperas "fokusa distanco"
    kaj "konvergxebleco" (nenie difinitaj). Notu ankaux, ke
    PIV1 (sub "lenso") parolas pri "dioptika povo" de
    lenso. "Dioptika" ne ekziskas kaj "povo" estas difinita
    kiel rilato inter angulo de objekto vidita tra lenso kaj
    ties longo... Tio sxajnas kongrui kun neniu el la kutimaj
    optikaj sencoj de "puissance" en la franca. [MB]
  
~o: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igeco: Mankas dua fontindiko.