Dominik/o PIV1

Dominiko

NOM Vira antaŭnomo latindevena: jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo, […] la unuan fojon iras en la maron [1]; pentraĵoj: sankta Dominiko, paroĥa preĝejo en Bohuslavice [2].
Rim.: Ekzistas ankaŭ insulo en la Kariba Maro kun la nomo Dominiko.
angle:
Dominic
beloruse:
Дамінік
france:
Dominique (masc.)
germane:
Dominik, Dominic
itale:
Domenico
japane:
ドミニク
pole:
Dominik
portugale:
Domingos
ukraine:
Домінік

dominikano PV

KAT Ano de monaĥa ordeno fondita en 1215 de sankta Dominiko el Guzmano, sin dediĉanta precipe al prediko, instruo, studo: Pio la 5-a […] fariĝis dominikano kaj pastriĝis en 1528 [3]; la manlibro por la inkviziciistoj verkita de la dominikanoj Kramer kaj Spenger [4].
angle:
Dominican
beloruse:
дамініканін
france:
dominicain
germane:
Dominikaner
hispane:
dominico, dominicano
hungare:
domonkosrendi, dominikánus
itale:
domenicano
katalune:
dominic
pole:
dominikanin
portugale:
dominicano
ruse:
доминиканец
slovake:
dominikán

administraj notoj