*drapir/i UV

*drapiri

(tr)
Ornami, kovri per pendanta, multfalda ŝtofo: granda, lukse drapirita halego [1]; la blanka rajdmantelo […] enkovris liajn graciajn membrojn ŝajne senzorge kaj tamen montris plej zorgan drapiradon [2]; ŝia stando estis bele drapirita, kaj la parfumo estis en belformaj flakonoj [3]; la maljunulo […] prenis du kapuĉajn mantelojn, unu el kiu li surmetis kaj la alian li drapiris ĉirkaŭ la oldan virinon Sol . VD:dekori, dekoracii, garni, tapeti
1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 14. Sperto Saĝon Akrigas.
2. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 20. Kontraŭ Ĉiu Malfacilo Ekzistas Konsilo.
angle:
drape
beloruse:
драпіраваць
bulgare:
драпирам
ĉeĥe:
potáhnout zřasenou látkou, zahalit
france:
draper
germane:
drapieren, künstlerisch behängen
japane:
ひだのある布でおおう [ひだのあるぬのでおおう], 垂れ幕で飾る [たれまくでかざる], ひだをつける
nederlande:
draperen
pole:
drapować
portugale:
drapejar
ruse:
драпировать
slovake:
ozdobiť drapériou
ukraine:
драпірувати

drapiraĵo

BELA Multfalda pendaĵo: oni vidis balkonojn kun belaj drapiraĵoj [4]; li vokis Eunicen, kiu eniris, vestita per blanka drapiraĵo [5]; kial Via drapiraĵo estas ruĝa, kaj Viaj vestoj kiel ĉe tretanto en vinpremejo [6]? (figure) monta grundo, kie sinsekvas klifoj kaj cirkoj, rozkoloraj kaj flavaj drapiraĵoj, izolantaj la verdan areon [7].
angle:
drapery, draping
ĉine:
帐帘 [zhànglián], 幔 [màn]
france:
drapé (subst.)
germane:
Drapierung, Stoffbehang, Faltenwurf
japane:
掛け布 [かけふ], 垂れ幕 [たれまく], ひだ, ドレープ
nederlande:
draperie
pole:
draperia
ukraine:
драпірування, драпрі

administraj notoj