3edikt/o

edikto

JURPOL
Leĝforta ordono de regnestro: Pollando estas 97%-e romkatolika ŝtato sed ironie ― en lia propra lando ― la plimulto defias papajn ediktojn pri ekzemple abortigo kaj seksrilatoj antaŭ-geedzaj [1]; kun la edikto de Nanto de Henriko la 4a en 1598 finiĝis la jarcentaj subpremado kaj persekutado de hugenotoj fare de la katolika eklezio kaj franca ŝtato [2]; imperiestro Teodozio […] per la edikto de Tesaloniko (380 p. Kr.) proklamis religio de la ŝtato la kristanismon kaj metis eksterleĝen la paganajn kultojn [3]. VD:dekreto, ukazo.
1. W. H. Simcock: Kie la toleremo?, Monato, 2000/07, p. 10
2. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto
3. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco
angle:
edict, order, decree
beloruse:
эдыкт, указ
bulgare:
указ, декрет
ĉeĥe:
edikt, nařízení, výnos
ĉine:
法令 [fǎlìng], 旨意 [zhǐyì], 令状 [lìngzhuàng]
france:
édit
germane:
Erlass, Edikt [ark], Dekret [ark]
hungare:
ediktum, uralkodói rendelet
japane:
勅令 [ちょくれい]
nederlande:
edict
perse:
حُکم، فرمان
pole:
edykt, postanowienie, zarządzenie, roporządzenie
portugale:
edito
ruse:
указ, постановление, эдикт
slovake:
nariadenie, výnos
svede:
påbud
ukraine:
указ, постанова, едикт

administraj notoj