efemer/o

efemero

1.
(komune) Iu el efemeroformaj insektoj, kiuj en plenkreska stadio ne plu nutras sin, vivantaj nur inter kelkaj minutoj kaj kvar tagoj: per traĥeoj spirantaj insektoj havas nur escepte brankojn, ĉefe ties larvoj vivantaj en la akvo havas tiun (libeloj, efemeroj […]) [1]; (figure) okazis ankaŭ pozitivaĵoj, sed ili ŝajnas al mi incidentoj kaj efemeroj [2].
2.
ZOO Genro el la familio efemeredoj (Ephemera): brunkorpa, brunmakul-flugila ordinara efemero [3].

Ephemera guttulata
CC BY-SA 4.0  [4]
HOM:efemero (nedaŭreco)
1. Vikipedio, Branko
2. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111)
3. Vikipedio, Efemeroj
4. Jerry Schoen, https://www.inaturalist.org/photos/22152949: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Ephemera_guttulata.jpg
angle:
mayfly
beloruse:
аўсянік, эфэмэрыда
bulgare:
еднодневка
ĉine:
昙花一现 [tánhuāyīxiàn], 蜉蝣目 [fúyóumù]
france:
éphémère (insecte)
germane:
Eintagsfliege
hebree:
חֲלוֹף, ארעיות
hungare:
kérész
japane:
カゲロウ, モンカゲロウ
katalune:
efèmera
latinece:
2. Ephemera
nederlande:
eendagsvlieg
pole:
jętka, jednodniówka (pot.)
portugale:
Ephemera
ruse:
подёнка (насекомое)
ukraine:
одноденка, ефемерида

efemeroformaj

ZOO Ordo el la klaso insektoj (Ephemeroptera), kies anoj vivas en matura stato nur plurajn horojn.
beloruse:
аўсянікі (атрад казурак), падзёнкі (атрад казурак)
ĉine:
蜉蝣目 [fúyóumù]
france:
éphéméroptères
germane:
Eintagsfliegen (Ordnung)
hungare:
kérészek (rend)
katalune:
efemeròpters
latinece:
Ephemeroptera
nederlande:
eendagsvliegen (orde)
ruse:
подёнки (отряд насекомых)

administraj notoj

~o : Mankas verkindiko en fonto.
~oformaj : Mankas fontindiko.
~oformaj : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.