ekinokok/o PIV1 , eĥinokok/o PIV2
ekinokoko, eĥinokoko
Platvermo kiu parazitas precipe vulpojn, hundojn kaj similajn,
kaŭzante kistojn en hepato, pulmoj aŭ aliaj organoj;
genro el familio teniedoj Echinococcus:
sana hundo estas unu el la vivkondiĉoj de la homoj,
kaj […] tial estas plena skandalo,
kiom senatentaj iuj homoj estas pri ekinokokoj
[1];
eĥinokokaj vezikoj ĉe la homo povas atingi diametron ĝis grando de 40 centimetroj
[2].
1.
H. Laxness: Sendependaj homoj, 2007
2. R. Sachs: Medicina Parazitologio, Scienca Revuo, 2001, printempo
2. R. Sachs: Medicina Parazitologio, Scienca Revuo, 2001, printempo
- beloruse:
- эхінакок
- france:
- échinocoque
- germane:
- Fuchsbandwurm, Hundebandwurm
- latinece:
- Echinococcus
- ukraine:
- ехінокок