ekzokrin/a NePiv
ekzokrina

- 1.
- (komune) Rilata al la ekzokrinaj glandoj: ekzokrina sekrecio.
- 2.
- (pri glando) Ellasanta sian sekreciaĵon en la eksteran medion (sur la haŭton) aŭ en naturan kavon komunikiĝantan kun la ekstera medio (ekz. la digestotubon): plejofte ekzokrinaj glandoj elverŝas siajn sekreciaĵon eksteren pere de elsekrecia dukto (ekz. la ŝvitaj, salivaj, larmaj glandoj) sed ili kelkfoje estas senduktaj (ekz. la en-epiteliaj glandoj ĉe la vira uretro); biologie, haroj kaj similaj fenomenoj estas nur sekrecioj de ekzokrinaj glandoj, fariĝintaj sufiĉe solidaj, por resti aŭ kiel flekseblaj haroj, aŭ kiel pli solida skvamo, ŝelo, ungo, hufo [1].
endokrina,
amfikrina1.
E. Pauli: Enciklopedio
simpozio, artikolo „haro“, 1996-05
- angle:
- exocrine
- beloruse:
- экзакрынны, зьнешнесакрэцыйны
- france:
- exocrine
- germane:
- exokrine
- hungare:
- exokrin, külső elválasztású
- itale:
- esocrino
- katalune:
- exocrí
- perse:
- برونریز، اگزوکرین
- pole:
- zewnątrzwydzielniczy
- portugale:
- exócrino
- rumane:
- exocrine
- ukraine:
- екзокринний, зовнішньо-секреторний
administraj notoj
pri
~a 2.:
Antaŭa difino indikis ke la terminoj "~a" kaj
"endokrina"
estas maloftaj kaj redirektis al respektive
"dukta" kaj "sendukta". Tio estas erara.
Efektive, la ~aj glandoj plejparte estas duktohavaj sed ne
ĉiuj. Kelkaj el ili estas senduktaj (ekzemple la supraĵaj
~aj glandoj ĉe la naza, stomaka aŭ uretra epitelio) kiel la
endokrinaj glandoj.