elips/o PVEF

elipso

GRA Ellaso de unu aŭ kelkaj vortoj, kiujn oni ne juĝas nepre necesaj por la kompreno: en la frazo „mi vidis lin, sed ne vin“ oni faras elipson de la verbo en la dua propozicio; en la ĉiutaga vivo oni senĉese parolas „en elipsoj“, ĉar la konkreta situacio facile komprenigas la mankantajn vortojn, ju pli intima, ju pli familiara estas la konversacio, des pli multe da elipsoj troviĝas en ĝi [1]; pleonasmo, do, estas kontraŭa al elipso [2]; deprimitoj […] uzis pli da elipsoj, pli da ripetoj […] kaj pli da verboj en preterita tempo [3].
Rim.: En UV listiĝas la vorto elipso kiel geometria figuro.
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Monato, Paulo Sergio Viana: Lingva emo kaj deprimo
beloruse:
эліпсыс, эліпс
germane:
Ellipse (Auslassung), Auslassung
hispane:
elipsis
perse:
حذف به قرینه
pole:
elipsa
portugale:
elipse
ruse:
эллипсис

administraj notoj