erc/o PV

erco

MIN
Minaĵo entenanta tiom da metalo aŭ utila mineralo ke ties ekstraktado estas profitiga: zinko-ercon oni prilaboris jam en la mezepoko [1] ekde kiam – antaŭ eble dekkvin jaroj – oni malkovris ercon, la vivo de la regiono ŝanĝiĝis [2]; stano kaj volframo el la metalhavaj ercoj [3].
Rim.: Plej ofte temas pri metalaj ercoj: fererco, kuprerco, zinkerco ktp; tamen en la tradicio de pluraj naciaj skoloj (angla, rusa, franca) oni parolas ankaŭ pri nemetalaj ercoj: arsenerco, asbesterco, sulfurerco ktp.
angle:
ore
beloruse:
руда
bulgare:
руда
ĉeĥe:
ruda
ĉine:
矿砂 [kuàngshā], 矿石 [kuàngshí]
france:
minerai
germane:
Erz
hispane:
mineral
hungare:
érc
japane:
鉱石 [こうせき], 原鉱 [げんこう]
nederlande:
erts
pole:
ruda kopalna, kruszec
portugale:
minério
ruse:
руда
slovake:
ruda
svede:
malm
ukraine:
руда

administraj notoj