ergo
(erg)

-
Eksa unuo por energio, laboro kaj varmkvanto en la
CGS-sistemo, respondanta al la laboro produktata de unu dino,
kies apoga punkto translokiĝas je 1 cm al la direkto de la
forto. Kohera unuo estas la ĵulo:
1 J = 10 000 000 erg:
ergo […] estas nun preskaŭ ne uzata, la nomo de la unuo devenas el
la greka vorto „ergon“, kiu signifas „laboro“
[1].
- beloruse:
- эрг
- bulgare:
- ерг
- ĉeĥe:
- erg
- france:
- erg
- germane:
- Erg
- hispane:
- ergio
- hungare:
- erg
- japane:
- エルグ
- katalune:
- erg
- pole:
- erg
- portugale:
- erg
- ruse:
- эрг
- slovake:
- erg
- ukraine:
- ерг