ergativ/o PIV2

ergativo

GRA En iuj lingvo, kazo markanta la subjekton nur se ĉeestas rekta komplemento: kaŭkazaj lingvoj estas plejparte aglutinaj ... kun ergativo kaj libera vortordo [1]; la aleŭta lingvo […] havas ergativon, por montri la subjektecon en transitivaj frazoj [2].
1. Liu Haitao: Kio estas eŭrolingvistiko?, en: Interlinguistica Tartuensis 8, 2005
2. -: Lingvoj daŭre mortas, Pola Retradio, 2022-01-21
france:
ergatif (subst.)

ergativa

Prezentanta, havanta ergativon: kazosistemo ergativa [3].
3. J. C. Wells : Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
france:
ergatif (adj,)

administraj notoj