3erupci/o

erupcio

1.
GEOL Vulkana elsputo: ĉi-foje la erupcio pli gravis: cindroj kovris la tutan insulon kaj cindro-fluoj detruis multajn domojn[1].
2.
MED Apero sur la haŭto de makuloj, aknoj, veziketoj kc.: estas neniaj signoj pri epidemiaj malsanoj kiel la granda variolo aŭ la pesto de antaŭaj tempoj, estas nur tiuj senfinaj priplendoj: dentaj doloroj, haŭtaj erupcioj, ŝvelintaj artikoj [2].
1. Hori Yasuo: Kiam verda insulo nigriĝas, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 16a
2. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
angle:
eruption
beloruse:
1. вывяржэньне, выбух (вулкана) 2. высыпаньне, высыпка
ĉeĥe:
erupce vulkánu, výbuch sopky
ĉine:
1. 火山爆发 [huǒshānbàofā], 火山喷发 [huǒshānpēnfā]
france:
éruption (volcanique, cutanée), poussée (éruption cutanée)
germane:
Ausbruch, Auftreten 1. Vulkanausbruch, Eruption
hispane:
erupción
japane:
噴火 [ふんか], 噴出 [ふんしゅつ], 発疹 [はっしん], 吹き出物 [ふきでもの], できもの
pole:
1. erupcja, wybuch wulkanu
portugale:
erupção
ruse:
появление сыпи 1. извержение
slovake:
erupcia, výbuch
ukraine:
виверження, ерупція

erupcii

(ntr)
Fari erupcion; erupti: historie Oyama erupcias ĉ. ĉiun 20an jaron: elfluas lafo kaj post kelkaj semajnoj ĉio finiĝas [3]; dume 30 km2 da magmo erupciis, parte kiel cindraj nuboj […], parte kiel lafofluoj [4].
3. Hori Yasuo: Kiam verda insulo nigriĝas, Monato, 2000:12, p. 16a
4. E. Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001:2, p. 22a
angle:
erupt
beloruse:
вывяргацца, выбухаць (аб вулкане)
ĉeĥe:
soptit, vybuchnout o sopce
ĉine:
勃发 [bófā]
france:
entrer en éruption
germane:
hervorbrechen, ausbrechen, eruptieren
hebree:
להתפרץ
hispane:
erupcionar, hacer erupción
japane:
噴出する [ふんしゅつする], 噴火する [ふんかする], 発疹ができる [はっしんができる]
pole:
wybuchać (o wulkanie)
ruse:
извергаться, появляться (о сыпи)
slovake:
vyraziť sa (vyrážka)
ukraine:
вивергатися (про вулкан), з’являтися (про висипку)

erupciaĵo

GEOL Substancoj, kiujn vulkano elsputas: la vulkanojn oni klasifikas plej ofte laŭ la kemia konsisto de la erupciaĵo [5].
5. E. Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001:2, p. 22a
beloruse:
лава (вулканічная)
france:
matière volcanique
hebree:
הִתפָּרְצוּת
ruse:
лава

administraj notoj

pri ~o:
    Aldoni sencon AST. [MB]
  
pri ~i:
    Estas bezonataj ekzemploj por precizigi, en kiuj kuntekstoj
    la verbo estas uzebla, ĉu ĝi signas nur la komencon de
    la procezo aŭ la tutan daŭron, ks.
    La franca traduko estas kompletenda. [MB]
  
~aĵo: Mankas dua fontindiko.