eskal/o SPV

eskalo

(malofte)
1.
Ŝtupetaro: la hidalgo supriris la ĉefan eskalon [1]; mi eniris brokantejon por ĉefe trovi seĝon aŭ almenaŭ ŝtupon de eskalo, sur kiu mi povus ripozi kelkajn minutojn [2]; mi troviĝis sur eskalo, refoje provante trovi kaj elpreni la ŝlosilon el la subtegmenta fluejo [3]; la domoj estas ligataj inter si per ŝtuparetoj, ŝnureskaloj kaj glitvojoj [4].
2.
(figure) Hierarĥio: organikaĵoj kiuj estas malsuperaj sur la eskalo de la naturo estas pli variemaj [5]; miaj gepatroj restis kiel eble for de renkontiĝoj de tiuj ĉe la bazo de la socia eskalo [6].
1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 63a, p. 757a
2. Monato, Bernhard Pabst: Inter libroj posttagmeze, 2008
3. Monato, Garvan Makaj: Ŝlosila teorio, 2009
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
5. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 5a
6. T. Steele: La unua bildo, Mirmekobo, 2009-09 (6)
angle:
1. ladder
beloruse:
1. драбіны 2. лесьвіца (гіерархічная)
bulgare:
1. стълба
ĉeĥe:
puštěné očko na punčoše 1. žebřík
ĉine:
2. [tī]
france:
échelle
germane:
1. Leiter ŝnur~o: Strickleiter. 2. Leiter 2. Hierarchie, Leiter, Karriereleiter, Nahrungspyramide
hispane:
1. escalerilla
hungare:
1. létra
japane:
はしご, 伝線 [でんせん]
nederlande:
1. ladder
pole:
1. drabina
portugale:
1. escada (de mão)
ruse:
1. лестница (приставная), стремянка
slovake:
pustené očko na pančuche 1. rebrík
svede:
1. stege
ukraine:
драбина (тж як бічна стінка у возі), петлі, що розійшлися (у панчосі, в’язаних виробах)

administraj notoj