esoter/a PV

esotera

FIL Intime, aparte instruata al la adeptoj: la esotera doktrino de Aristotelo; enigmo esotera [1]; ĝis la fino de la 19-a jarcento Esperanto restis esotera lingvo de apenaŭ rimarkebla grupeto de poeziemaj idealistoj [2]; senbaza kredo al ia esotera vero [3]; la poezio de Antonio Machado, verkisto en tiu apenaŭ konata kaj iom esotera kelta idiomo [4]; (figure) mi neniam sukcesis kompreni esoteraĵojn kiel kalkulon diferencialan kaj integralan [5]. VD:metafizika, mistika, okulta, obskura3, sekreta, spiritualaVD:inici
angle:
esoteric
beloruse:
эзатэрычны
ĉeĥe:
ezoterický, ezoterní, tajený, tajný
ĉine:
秘传 [mìchuán]
france:
ésotérique
germane:
esoterisch, geheim
hungare:
rejtett értelmű, titkos értelmű, ezoterikus
japane:
秘教的な [ひきょうてきな], 秘伝の [ひでんの]
pole:
ezoteryczny
portugale:
esotérico
ruse:
эзотерический, тайный, скрытый
slovake:
ezoterický, tajný, tajomný
ukraine:
езотеричний, таємний, прихований, недоступний для загалу

malesotera

Publike al ĉiuj instruata. VD:profana, sekulara
angle:
exoteric
beloruse:
экзатэрычны
france:
exotérique
germane:
exoterisch
hungare:
közérthető, exoterikus
japane:
公教的な [おおやけきょうてきな], 公開の [こうかいの]
ruse:
экзотерический

esoterismo

Scio instruata nur al la adeptoj: la verkoj de Aïvanhov havas multajn komunajn punktojn kun esoterismo kaj mistikismo [6]; la aŭtoro aludas pri certa […] esoterismo: promesoj allogaj ĝenerale, bedaŭrinde ne por la recenzonto [7].
6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 10 (108)
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
angle:
esotericism
beloruse:
эзатэрызм, эзатэрычныя веды
ĉine:
奥秘读物 [àomìdúwù]
france:
ésotérisme
germane:
Esoterik, Geheimlehre
hebree:
אזוטריות
hungare:
titkos tan, ezoterizmus
japane:
秘教 [ひきょう], 密教 [みっきょう]
pole:
ezoteryka
ruse:
эзотеризм, тайное учение

administraj notoj

mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.