etim/o PIV1
etimo

-
Devena aliforma aŭ alisenca stato de vorto
kontraste al pli posta:
la etnolingvaj etimoj estas alprenitaj en la plej konvena formo
kaj ricevas Esperantajn gramatikajn finaĵojn
[1];
troviĝas la historio de 15 081 Esperanto-vortoj, iliaj devenoj de unua-, dua-,
tria-grada etimo ĝis praa radiko, kaj disiroj ekde tiu radiko
[2];
alivorte, institucio ne havas sekson, kaj ĝia nomo havas nur la gramatikan
genron, kiu fontas de ĝia etimo
[3];
aparte interesas min la hindeŭropaj etimoj kaj ilia ĉeesto en la diversaj
branĉlingvoj
[4];
kio okazis al la etimo sanskrita pitr (patro) en la slavaj lingvoj
[5]?
etimologio2, pruntvorto
1.
Bernard Golden: Propono por elimini la lingvokaoson en Eŭropa
Unio, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 34a
2. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
3. Monato, Genroj En La Franca: Sinjorino „Le secrétaire“ (la sekretario)
4. Monato, Breandan O'Mearain: Hindeŭropaj etimoj, 2004
5. Monato, Breandan O'Mearain: Hindeŭropaj etimoj, 2004

- angle:
- etymon
- beloruse:
- этымон
- ĉeĥe:
- etymon, původní základ slova
- france:
- étymon
- germane:
- Etymon
- hungare:
- etimon
- japane:
- 原義 [げんぎ], 原形 [げんけい]
- katalune:
- ètim
- pole:
- rdzeń (językowy)
- portugale:
- étimo
- ruse:
- этимон
- slovake:
- etymón, pôvodný základ slova
- ukraine:
- етимон, первісне значення слова