eŭtanazi/o PIV1
eŭtanazio
- 1.

Subteno pasiva aŭ aktiva de laŭeble nesuferiga morto
al paciento suferanta pro doloriga kaj nekuracebla malsano:
Canuto lekciis pri pluraj juraj kaj jurmedicinaj problemoj, interalie pri
eŭtanazio
[1];
la propono priskribis sistemon de volonta eŭtanazio administrata de kuracisto post
konsento de du aliaj kuracistoj, kaj post psikiatria taksado, konsilado kaj
pripensado de la petinto
[2];
en Usono granda plimulto de la kuracistoj rifuzas favori ies morton, inkluzive
de la okazoj pri eŭtanazio, pro motivoj de konscienco
[3].
- 2.
Kaŝnomo uzita de la nazioj por sistema murdado de handikapitoj kaj malsanuloj:
en 1941 la germanaj nazioj leĝigis la eŭtanazion por la personoj „en vegeta stato“
[4].
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Monato, D. E. Rogers: Jes kaj ne, 2003
3. Monato, Paulo Sérgio Viana: Mortoturismo en Eŭropo kreskas, 2015
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
2. Monato, D. E. Rogers: Jes kaj ne, 2003
3. Monato, Paulo Sérgio Viana: Mortoturismo en Eŭropo kreskas, 2015
4. La Ondo de Esperanto, 2002, №5
- angle:
- 1. euthanasia, assisted dying
- beloruse:
- эўтаназія
- ĉine:
- 1. 安乐死 [ānlèsǐ]
- germane:
- 1. Euthanasie, Sterbehilfe 2. Euthanasie
- hispane:
- 1. eutanasia 2. eutanasia involuntaria
- pole:
- 1. eutanazja 2. eutanazja