*fajl/i UV
*fajli
(tr)


- 1.
-
Malkrudigi aŭ glatigi ĉu metalon, ĉu lignon,
skrapante ĝin per speciala ilo:
ŝi segas kaj fajlas kaj boras
[1];
la segilo […] fajlis kaj klake tintis
[2];
merginte en la harojn siajn sveltajn fingrojn kun la pinte fajlitaj ungoj, ŝi
relegadis la skribitan
MkM
.
akrigi, faceti, poluri, raboti, raspi,
skrapi, ŝlifi
- 2.
- (figure)
Delikatigi, perfektigi, detale finpretigi iun verkon:
eblas fajli unusolan frazon eĉ dum tagoj, kaj fakte dum tiu fajlado
[…] ordinare profundiĝas, preciziĝas ankaŭ la esprimotaj pensoj
[3];
la lingvo jam estis preta delonge, nun jam estis la vico de […]
tradukado kaj verkado, fajlado kaj polurado
[4].
poluri, rafini.
1.
Ŝalom Alejĥem, trad. L.L. Zamenhof: La Gimnazio
2. Albert Viksten, trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, En marto okazis
3. Lingva Revolucio de la Skribo, La Ondo de Esperanto, 2001 – 2004
4. Kálman Kalocsay: Mia penso, Norda Prismo 1957, n-ro 4, p. 182-185
2. Albert Viksten, trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, En marto okazis
3. Lingva Revolucio de la Skribo, La Ondo de Esperanto, 2001 – 2004
4. Kálman Kalocsay: Mia penso, Norda Prismo 1957, n-ro 4, p. 182-185
- angle:
- 1. file
- beloruse:
- 1. апрацоўваць напільнікам, шліфаваць 2. шліфаваць, удасканальваць
- bulgare:
- пиля
- ĉeĥe:
- pilovat
- ĉine:
- 銼 [cuò]
- france:
- limer, peaufiner, fignoler
- germane:
- feilen 1. feilen 2. feilen
- hispane:
- limar
- hungare:
- 1. reszel 2. csiszol
- japane:
- やすりをかける, 磨きをかける [みがきをかける]
- katalune:
- llimar, polir
- nederlande:
- vijlen
- pole:
- 1. piłować (pilnikiem), gładzić (pilnikiem) 2. polerować, wygładzać
- portugale:
- 1. limar, polir (com lima)
- ruse:
- 1. обрабатывать напильником, шлифовать 2. шлифовать (перен.)
- slovake:
- pilovať
- svede:
- fila
- ukraine:
- обробляти напилком, обпилювати, шліфувати
fajlaĵo

- Deskrapaĵoj, devenantaj de la fajlado: kiel apenaŭ distingebla fajlaĵo [5].
5.
Literaturo 2, Google Groups
- angle:
- filing
- beloruse:
- пілавіньне (мэталічнае)
- ĉine:
- 鋼板切邊 [gāngbǎnqiēbiān], 切屑 [qiēxiè], 剉屑 [cuòxiè], 屑 [xiè]
- france:
- limaille
- germane:
- Feilspäne, Feilstaub
- hungare:
- reszelék
- japane:
- やすりくず
- katalune:
- llimadures
- nederlande:
- vijlsel
- pole:
- opiłki {pl.}, opiłek {sing.}
- ruse:
- металлические опилки
- svede:
- filspån
- ukraine:
- ошурки
fajlilo

- Ilo, provizita je multo da akraj eĝoj, per kiu oni fajlas: objektoj eligitaj el homaj korpoj inkluzivas fajliletojn por purigi dentojn [6].
6.
Monato, last/pg: Fremdaj korpoj, 2006
- angle:
- file
- beloruse:
- напільнік
- bulgare:
- пила
- ĉeĥe:
- pilník
- ĉine:
- 銼刀 [cuòdāo]
- france:
- lime
- germane:
- Feile
- hungare:
- reszelő
- japane:
- やすり
- katalune:
- llima, polidor
- nederlande:
- vijl
- pole:
- pilnik
- ruse:
- напильник
- slovake:
- pilník
- svede:
- fil
- ukraine:
- напилок
administraj notoj
pri
~i:
Pri kolizio inter fakindiko kaj FIG: En cxi tiu artikolo la unua senco estas tehxnika kaj la dua estas metaforo de la tehxnika senco. Cxu oni metu la fakindikon al la tuta vorto (kiel mi faris) aux nur al la unua senco? [MB]