federal/a PIV1

federala

(evitinde)
POL Federacia: mi publikigis […] verkon pri la unuiĝoj federalaj inter ŝtatoj Usono, Svislando […] [1]; la federala parlamento de Aŭstralio [2]; la usona federala ŝuldo jam atingas 100 %, sed ĝi estas 120 %, se oni aldonas la ŝuldojn de la ŝtatoj [3]; federaligo laŭ etna principo [4].
1. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 54a, p. 121a
2. Monato, Kep Enderby: Morto, morfino kaj moralo, 2005
3. Monato, Ivo Durwael: Magraj jaroj, 2011
4. Evgeni Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj, Monato, 2000/03, p. 10

federalismo

(evitinde)
POL Federaciismo: Proudhon […] defendis la ideon de federalismo [5]; mondfederalismo [6].
5. J. Ŝram: Pri klasbatalo, SAT Kulturo, [vidita en 2008-09]
6. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005
ĉine:
联邦制 [liánbāngzhì], 联邦主义 [liánbāngzhǔyì]

administraj notoj