filament/o PVEF
filamento
-
Relative al ĝia longeco, tre maldika, fadensimila strukturo.
- a)
Tre maldika drato, kiu,
varmigate de elektro, produktas
lumon en ampolo:
hafnio […] estas brila griza transirmetalo kiu estas uzata en volframaj alojoj
por elektrodoj kaj filamentoj
[1];
same kiel lumampolo, vakutubaj diodoj havas filamenton tra kiu pasas kurento, kiu hejtas la
filamenton
[2].
Rim.: Laŭ BL: Prefere diru metalfadeno.- b)
Tiuforma anatomia elemento:
la brankoj konsistas el fadenformaj strukturoj nome brankaj
filamentoj, ĉiu el tiuj filamentoj enhavas kapilarojn, kiuj havigas
grandan areon por la interŝanĝo de oksigeno kaj karbona dioksido
[3];
neŭronoj komunikas unu kun la aliaj per longaj protoplasmaj filamentoj nome aksonoj
[4];
homa ĉelo normale enhavas 46 filamentojn de DNA nomatajn kromosomoj
[5].
- c)
La malsupra parto de stameno:
stamenoj estas dupartaj:
filamento: tigeto de stameno,
antero: pinto de stameno kun poleno
[6].
- d)
Projekcio de sunaj protuberancoj:
la sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili
aperas ĉe la rando de la suna disko […] ili aperas
kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj
[7].
- e)
Tiuj fadenformaj partoj de la kosma strukturo, kie inter malplenoj
koncentriĝas masoj:
la partoj de la filamentoj kie la galaksioj estas pli dense disdonitaj estas nomataj
superamasoj
[8].
- beloruse:
- ніць, нітка, філямэнт, джгуцік
- ĉeĥe:
- nitka (tyčinky)
- france:
- filament, filandre, filet (bot.)
- germane:
- Filament 1.a Glühdraht, Glühwendel 1.b Faser, 1.c Staubfaden
- hispane:
- filamento
- hungare:
- izzószál, fűtőszál 1.b rost 1.c porzószál, filamentum
- itale:
- filamento
- japane:
- フィラメント, 花糸 [かし], 線条組織 [せんじょうそしき]
- katalune:
- filament
- portugale:
- filamento, fibra
- ruse:
- 1.a нить накала 1.b волокно 1.c жгутик
- slovake:
- nitka tyčinky
- ukraine:
- нитка тичинки, нитка розжарювання, ниточка
filamenteca
- Havanta karakteron de filamento.
- angle:
- filament
- beloruse:
- філямэнтны, валакністы
- ĉeĥe:
- vláknitý
- france:
- filamenteux
- germane:
- filamentös
- hispane:
- filamentoso
- hungare:
- szálas, rostos
- itale:
- filamentoso
- katalune:
- filamentós
- ruse:
- волокнистый
- slovake:
- niťovitý, vláknitý