fragmit/o PV

fragmito

BOT Kano kreskanta en marĉoj kaj ĉe lagoj, uzata por fari matojn, tegi tegmentojn ktp; genro el familio poacoj (Phragmites): ili faros bongustajn bulojn el la nekuiritaj hordeaj grenoj, kaj metos la bulojn sur fragmitajn tigojn [1]; la marĉoj prezentas mirigan mozaikon […] el fragmitoj, kie akvo kaj ĉielo najbaras [2]; la loĝantoj scipovas profiti naturajn rimedojn, […] tegmentante siajn domojn per fragmitaĵoj [3]; ĉu la fragmitoj rekreskos en la venonta jaro? ĉu la ruĝvertaj gruoj reflugos ĉi tien? [4].
beloruse:
трысьнёг, трысьцё
ĉeĥe:
rákos, třtina
ĉine:
芦笛 [lúdí], 茅草 [máocǎo], 香蒲 [xiāngpú]
france:
roseau (phragmite)
germane:
Schilf
hungare:
nád
japane:
ヨシ, アシ
latinece:
Phragmites
nederlande:
riet
portugale:
fragmente
ruse:
тростник
slovake:
trsť obyčajná
ukraine:
очерет

fragmitejo

Loko, kie fragmitoj abunde kreskas: malprofundaj lagetoj kaj fragmitejoj akompane kun birdoj – vera spektaklo de la naturo [5]; [la] Granda botaŭro […] dumtage kaŝas sin en fragmitejoj, densaj marĉoj [6].

fragmitejo borde de lago Schwielow ĉe rivero Havel, Brandenburgo, Germanujo
PD  [7]
angle:
reed bed
beloruse:
тапнякі, плаўні
ĉine:
芦苇丛 [lúwěicóng]
france:
roselière
germane:
Röhricht
ruse:
пла́вни
ukraine:
пла́вні

administraj notoj

~ejo : Mankas verkindiko en fonto.