franĉiz/o

franĉizo

1.
PIV1 EKON Antaŭdifinta parto de la pago, kiun okaze de damaĝo asekuranto ne surprenas sed lasas al la asekurato: oni devas nun kotizi pli kaj pli longan tempon por pli malaltaj pensioj, pagi […] franĉizojn por medicino [1].
2.
EKON Koncesio por la uzo de komercaj nomo kaj emblemaro, sub kiuj memstara entrepreno laboros: sinjorinino Willietta Dukes havas unu mizere pagatan dungon post la alia en franĉizitaj rapidmanĝejoj [2].
1. F. Ruffin, trad. V. Lutermano: Ne estas mono por salajroj, Le Monde diplomatique, 2008-01
2. T. Frank, trad. V. Lutermano: Kiam la dungitoj de la rapidmanĝejo „fast food” rompas pecon de la usona revo, Le Monde diplomatique, 2014-02
beloruse:
франшыза
ĉine:
免賠額 [miǎnpéié], 銷售許可 [xiāoshòuxǔkě], 公民权 [gōngmínquán]
france:
1. franchise (assurance) 2. franchise (commerce)
ukraine:
франшиза

administraj notoj