fuzilier/o JED

fuziliero

MIL Fusilisto: antaŭ la loĝietoj de la belaj knabinoj kun kolorŝminkitaj okuloj vagadas […] arabaj fuzilieroj kun turbano kaj ruĝa zono [1]; Arme’! laŭdire pola! sed fuzilieroj, ⫽ Saperoj, grenadiroj kaj kanonieroj: ⫽ En ĉi amas’ aŭdiĝas da fremdaj titoloj ⫽ Pli, ol polaj [2]! antaŭ la Dua Mondmilito li militservis en la Regimento de Fuzilieroj [3].
1. J. Ribillard: Vagado sub palmoj, Rotterdam, 1956
2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro XII.
3. Vikipedio, Leon Machowski
angle:
fusilier
beloruse:
стралок
ĉeĥe:
střelec z pušky
ĉine:
射击运动员 [shèjíyùndòngyuán]
france:
fusilier
germane:
Schütze, Füsilier
hungare:
puskás, lövész
itale:
fuciliere
nederlande:
schutter (met geweer)
pole:
fizylier
portugale:
fuzileiro
ruse:
стрелок, фузилёр
slovake:
strelec z pušky

administraj notoj