Galez/o

Galezo

PERS
Franclingve: Évariste Galois, 1811-1832; franca matematikisto: Galezo, kiu eble ne havis la terminon „korpo“ en menso, estas honorita por esti la unua matematikisto liginta grupan teorion kaj korpan teorion, galeza teorio estas nomata honore al li [1].
Rim.: Povas esti duboj, kiel esperantigi tiun familian nomon, prononcata „galŭa'“ en la franca. Jam ekzistas pluraj okazoj de transskribo de „ŭa“ per „ua“, sed tio malmulte taŭgas vortfine. Cetere la franca finaĵo „-ois“ estas variaĵo de „-ais“ kaj ekzistas en PIV1 multaj ekzemploj de transskribo per reveno al la etimologia formo: „Artezo“ (Artois), „Blezo“ (Blois), „Kalezo“ (Calais), „Rabelezo“ (Rabelais), „Valezo“ (Valais) kaj, iom malsame, „Valezio“ (Valois). Ni do rekomendas tiun ĉi formon, prefere al tiu de PIV2 , kiu uzas „Galojo“ surbaze de angla prononco.
angle:
Galois
beloruse:
Галюа
ĉeĥe:
Galois Évariste
france:
Galois
germane:
Galois
hungare:
Galois
katalune:
Galois
pole:
Galois
portugale:
Galois
ruse:
Галуа
slovake:
Galois Évariste

galeza

Karakterizanta matematikan koncepton nomita laŭ Galezo: forkiĝado de primaj idealoj en galezaj superkorpoj priskribas la strukturon de primaj idealoj en la gaŭsaj entjeroj [2]. VD:galeza grupo, galeza korpo.
angle:
Galois['s]
beloruse:
галезаў, Галюа
france:
galoisien, de Galois
germane:
Galoissche
hungare:
Galois-
katalune:
de Galois
pole:
Galois
ruse:
Галуа

administraj notoj

g~a: Mankas dua fontindiko.