galvan/a JED

galvana

ELE Rilata al ĥemie produktata elektro; rilata al kontinua kurento: galvana elektro, kurento, efiko; oni metas en la lampon metalan platon, nomatan „anodo“, konektas ĝin kun la pozitiva borno de galvana baterio (aro de galvanaj elementoj), kies negativa borno estas konektita kun la filamento [1]; en la jaro 1836 la galvana telegrafo estis jam tiel prilaborita, dank' al la eltrovo de elektomagnetismo [2]; vi trovas por ĝi ŝatanton, kiu ankoraŭ dum via vivo volas pagi la postlason de tiu X, de tiu galvana forto aŭ polariza aganto — aŭ kio ajn tiu freneza aĵo estas onidire [3]. VD:elektroĥemia, galvanismo
1. Eŭgeno Aisberg: Mi Komprenas Fine La Radion, 2. Inĝeniero Radiulo klarigas la transiron de elektronoj en radio-lampo
2. N. Borovko: Analogioj VII, La Esperantisto 1889-1895, p. 26
3. Adelberto De Chamisso, trad Eugen Wüster: La mirinda historio de Petro Schlemihl, V.
angle:
galvanic
beloruse:
гальванічны
ĉeĥe:
galvanický
france:
galvanique
germane:
galvanisch
greke:
γαλβανικός
hispane:
galvánico
hungare:
galván-, galvanikus
japane:
ガルバーニ電気の [ガルバーニでんきの], 直流電気の [ちょくりゅうでんきの]
katalune:
galvànic
nederlande:
galvanisch
pole:
galwaniczny
portugale:
galvânico
ruse:
гальванический
slovake:
galvanický

galvanaĵo

TIP Galvana kliŝo reproduktita reliefe per galvanoplastiko. VD:elektrotipio
ĉine:
图版 [túbǎn], 印刷版 [yìnshuàbǎn], 版 [bǎn]
france:
galvano, galvanotype
germane:
Galvano (Druckplatte)
hungare:
galvanotípia (termék)
katalune:
galvanotip
ruse:
гальвано, гальванопластическое клише

administraj notoj

pri ~aĵo:
    Neklara difino. Kio estas „~a kliŝo“? Ŝajnas, ke „klisxo“ sufiĉus:
    ja
    ĝi estas ~a, ĉar produktita per galvanoplastiko. Por kio servas tia
    kliŝo?
    [MB]
  
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.