*gam/o FK

*gamo

1.
MUZ Orda, sinsekva aŭdigo de ĉiuj sonoj de tonalo: (figure) hel-tinte trile glitas de l' rido gaja gamo [1]; en la aero kvazaŭ tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj Marta ; simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo Marta .
2.
(figure) Serio: sur la plej malalta nivelo de la gamo [2]; aliflanke de la gamo triumfis ankaŭ la socialisma maldekstra partio [3]; tiaj protestpartioj plukas iun probleman temon el la vasta gamo de ĝenerala politiko kaj per tio akiras elektantojn [4]; ili kutime […] havas vastan gamon da ideoj en siaj programoj [5]; la instruado de tuta gamo da lingvoj [6]; koni grandegan gamon da regionaj parolmanieroj [7]; neandertaluloj verŝajne havis nur malgrandan gamon da sonoj [8]; la tuta gamo da homaj emocioj [9]; la gamo de varoj (kp oferto) [10]; kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn „gamoj“, li tamen uzis da ili multe pli multe, FK ; aperas senfina gamo de kolornuancoj: de helega flavsafrano ĝis vinfeĉkolora purpurviolo, kaj de karmino ĝis vermiljono [11]. SIN:paletro2, repertuaro
HOM:gamo (greka litero)
1. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado
2. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
3. B. Hekland: Triumfas tedulo, Monato, 2001/11, p. 6
4. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
5. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
6. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4
7. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
8. Monato, Werner Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, 2003
9. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
10. Monato, Sergei Paĥomov: Profilo paradoksa, 2005
11. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
angle:
1. musical scale 2. gamut, range
beloruse:
1. гама 2. гама
ĉeĥe:
1. stupnice, tónina, škála 2. stupnice, tónina, škála
ĉine:
2. 光学频谱 [guāngxuépínpǔ], 譜 [pǔ], 光譜 [guāngpǔ], 托板 [tuōbǎn]
france:
1. gamme 2. gamme
germane:
1. Tonleiter 2. Spektrum, Palette, Portfolio
hungare:
1. skála 2. skála
japane:
音階 [おんかい], 全音域 [ぜんおんいき], あらゆる段階 [あらゆるだんかい], 全範囲 [ぜんはんい]
katalune:
1. gamma, escala musical 2. gamma, sèrie
nederlande:
1. gamma, toonladder 2. gamma, naar sterkte, intensiteit enz. geordende reeks, muziekgamma
portugale:
1. gama 2. gama
ruse:
1. гамма 2. гамма
slovake:
1. stupnica, škála 2. stupnica, škála
turke:
1. gam (müzik) 2. gam (müzik)

gami

(ntr)
(malofte) Prezenti ordan serion de elementoj: la lernantoj gamis de dekkelkjaruloj ĝis pensiuloj [12]. VD:rangi
12. T. Steele: Konvinka Kamuflaĵo, 2014
beloruse:
упарадкаваць
france:
s'étager

administraj notoj