gargojl/o

gargojlo

ARKI Tegmentelstara kanaleto, ofte figuranta vomantan beston aŭ homon, el kiu pluvakvo falas eksteren, distance de la muroj: Ruben […] dum tuta vivo grimpadis supren-suben, / ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn [1]. VD:defluilo
1. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte
angle:
gargoyle
beloruse:
гаргулья
ĉeĥe:
chrlič, okapová roura
ĉine:
滴水嘴兽 [dīshuǐzuǐshòu]
france:
gargouille (archi.)
germane:
Wasserspeier
hispane:
gárgola
hungare:
vízköpő
japane:
ガーゴイル, ひはし
nederlande:
waterspuwer
pole:
gargulec
portugale:
gárgula
ruse:
водосточная труба, горгулья
slovake:
chrlič (pre odtok vody zo strechy)
ukraine:
(декоративна) ринва

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.