10gaŭl/oj, gall/oj

gaŭloj, galloj

HIS
Nomo, kiun la antikvaj romanoj donis al la keltoj loĝantaj sur teritorioj de hodiaŭa Francujo kaj Benelukso: aliaj parolis tamen pri la gladiatoroj, kiuj estis ludontaj sur la areno antaŭ la kristanoj, kaj denove formiĝadis partioj jen de samnitoj, jen de galloj, jen de mirmilonoj, jen de tracianoj, jen de retistoj [1]; en la regiono de la hodiaŭa Nanto ekloĝis gaŭloj [2]; la libro konservas restaĵojn de sia franca origino, ekzemple, foje oni stumblas je francaj et kaj jour, unu ĉapitro havas la titolon Niaj prapatroj la Galloj [3]. VD:gaelo
1. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
2. Lucette Échappé: Vizito al Nanto, Monato, 2013/03, p. 20
3. Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, Monato, 2003/07, p. 30
angle:
Gauls
beloruse:
галы (народ)
france:
Gaulois
germane:
Gallier
nederlande:
Galliër

10gaŭla, galla

Rilata al gaŭloj, ilia lingvo kaj kulturo: neniam, de la galla invado en la tempo de Brennus, trafis Romon simila batego [4]; ili revenis kun riĉa militakiraĵo de la Galla bordo [5]; ni tradukas el la libro „La Gaŭla Milito“ de Cezaro [6].
angle:
gallic
beloruse:
гальскі
france:
gaulois
germane:
gallisch

administraj notoj