gavial/o PV

gavialo

ZOO Granda reptilio kun mallarĝa muzelo, vivanta en norda Hindujo kaj Nepalo; genro el la familio gavialedoj (Gavialis): la gavialo estas […] grupo de krokodilecaj reptilioj kun longaj, mallarĝaj makzeloj, la gavialo estas due plej longa el ĉiuj travivantaj krokodiluloj: granda gavialo povas esti 6-7 metrojn longa [1].

Hinda gavialo (Gavialis gangeticus), Praga Zoo
CC BY-SA 3.0  [2]
1. Vikipedio, Gavialo
2. Vojtěch Hála, edited by kaʁstn Disk/Cat (color balance, denoising of a few areas), propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gavialis_gangeticus_in_Prague.jpg
beloruse:
гавіял
ĉeĥe:
gaviál (krokodýl)
france:
gavial
germane:
Gavial, Gangeskrokodil
hungare:
gaviál, csőrös krokodil
japane:
ガビアル, ガンジスワニ
katalune:
gavial
latinece:
Gavialis
portugale:
gavial
ruse:
гавиал
slovake:
gaviál (krokodíl)
ukraine:
гавіал, гхаріал

gaviali

ESP Malkrokodili: gaviali (aŭ malkrokodili) ― paroli en ne-Esperanta medio Esperanton, kiam alia lingvo pli taŭgus [3].

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.