genocid/o

genocido

JUR
Gentomurdo: Aŭstralio mem juĝos ŝtatanojn kiuj faras militkrimojn, genocidon aŭ krimojn kontraŭ la homaro[1]; UN kunkulpas pri la multnombraj viktimoj la bilanco ne estas finfarita de tio, kio evidente ne estis „milito“, sed entrepreno de murdado, rabado kaj genocido [2]; kongresanoj akceptis rezolucion pri „genocido“ [3]; suferis ne nur vilaĝanoj, ankaŭ romaoj kvazaŭ estis sklavigitaj dum la genocido kontraŭ neserboj [4]; la Eŭropa Parlamento ankaŭ postulas, ke Turkio agnosku la genocidon kontraŭ armenoj en la 20a jarcento kaj pli respektu la rajtojn de la kurda malplimulto [5].
1. Stefan Maul: Espero detruita, Monato, 2002/08, p. 5
2. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
3. Laimius Stražnickas: Ĉu finfine kompenso?, Monato, 2000/10, p. 7
4. Monato, Bardhyl Selimi: Novaj direktoj al la estonto, 2003
5. Monato, Marko Naoki Lins: Konkeri korojn kaj animojn, 2005
angle:
genocide
beloruse:
гэнацыд
ĉeĥe:
genocida, genocidium
ĉine:
集体屠杀 [jítǐtúshā], 种族大屠杀 [zhǒngzúdàtúshā], 种族灭绝 [zhǒngzúmièjué]
france:
génocide
germane:
Genozid, Völkermord
hispane:
genocidio
hungare:
népirtás, genocídium
itale:
genocidio
japane:
集団殺害 [しゅうだんさつがい], ジェノサイド
katalune:
genocidi
nederlande:
volkerenmoord, volkenmoord, genocide
portugale:
genocídio
slovake:
genocída
turke:
soykırım
ukraine:
геноцид

administraj notoj