genotip/o PIV1

genotipo

FIZL Tuto de la genovariaĵoj (aleloj) portataj de vivulo: Oni volas kompari la kreskorapidon, ne influitan de konkurenco, de du genotipoj de piceo [1]; la genoj ricevitaj je la formiĝo de la unua ĉelo per la unuiĝo de la du gametoj (ovolo kaj spermatozoo) kondiĉigas la genotipon, tio estas la tuton de la heredaj faktoroj de la nova vivulo [2].
1. H. D. Quednau,: Baza Statistika Metodaro, SUS 6, 1989
2. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, artikolo „Geno“, [2001]
beloruse:
генатып
ĉeĥe:
genotyp
ĉine:
基因型 [jīyīnxíng]
france:
génotype
germane:
Genotyp
katalune:
genotip
pole:
genotyp
portugale:
genótipo
slovake:
genotyp
ukraine:
генотип

administraj notoj