geostrategi/o

geostrategio

POL Konsidero de militkapabloj kaj strategioj enkalkulanta la geografiajn situojn kaj kondiĉojn: bosnianoj ... demandas sin ĉu la nunaj problemoj ne estintus pli rapide solvitaj se la geostrategia situacio restus senŝanĝa [1]; Usono pasis de strategio de ĉirkaŭbaro ... al strebo je tutplaneda geostrategio [2].
1. H. Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993:10, p. 8a
2. M. Lemoine, trad. V. Lutermano: Vaŝingtono reaktivigas la Monroe-doktrinon..., le Monde diplomatique, 2010-02
beloruse:
геастратэгія
ĉine:
战略学 [zhànlüèxué], 地緣戰略 [dìyuánzhànlüè]
france:
géostratégie

administraj notoj