gimnosperm/a

gimnosperma

BOT
1.
(pri ovolo aŭ grajno) Evoluanta sur karpelfolio restinta pli malpli malfermita.
2.
(pri plantoj) Produktanta grajnojn en ne tute fermita ovario: la mezvarmaj koniferarbaroj estas tersupraĵa biomo kiu troviĝas en la moderaj klimatoj […] kie superregas la gimnospermaj arboj [1].
beloruse:
голанасенны
ĉeĥe:
nahosemenný
france:
gymnosperme (adj.)
germane:
nacktsamig
japane:
裸子の [はだかこの], 裸子植物の [はだかこしょくぶつの]
katalune:
gimnosperm
nederlande:
naaktzadig
slovake:
nahosemenný

gimnospermoj

Subbranĉo de gimnospermaj plantoj, iam unu el la du grandaj dividoj de fanerogamoj: arbaroj kiuj estas superregataj de angiospermoj (foliarbaroj) estas pli specio-riĉaj ol tiuj dominataj de gimnospermoj (koniferarbaroj, montarbaro), kvankam esceptoj ekzistas [2].
Rim.: Nuntempe oni dividas la subdivizion floroplantoj (Spermatophytina) en la kvar klasojn 1. palmofilikoj (Cycadopsida), 2. ginkoplantoj, 3. koniferoj (Coniferopsida) inkluzivante gnetoplantojn kaj 4. angiospermoj (Magnoliopsida).
beloruse:
голанасенныя
ĉeĥe:
nahosemenné
ĉine:
裸子植物 [luǒzǐzhíwù]
france:
gymnospermes
germane:
Nacktsamer
japane:
裸子植物 [らししょくぶつ]
katalune:
gimnospermes
nederlande:
naaktzadigen
portugale:
gimnosperma
ruse:
голосемянные
slovake:
nahosemenné rastliny
ukraine:
голонасінні

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas dua fontindiko.