gist/o PVEF
gisto
- 1.
Substanco entenanta gistofungojn,
ofte en formo de pulvoro, pasto aŭ briketo, uzata por malkompaktigi paston en bakado
aŭ por fermentigi bieron aŭ brandon:
la farunon ŝutu en pelvon, premu en la mezo kavaĵon, tien metu
la pecigitan giston
[1];
la kombino de la spontanea gisto kun la ingrediencoj estigas al la Lambiko
acidecan guston
[2].
- 2.
Ajna el diversaj unuĉelaj
fungospecoj,
kiuj plejparte reproduktiĝas nesekse per burĝonado aŭ divido,
multaj el sakfungoj:
aliaj virusoj kaj ĉiuj ĉelhavaj organismoj (bakterioj, ameboj, fungoj, gistoj,
plantoj kaj animaloj) uzas DNA-on por konservi la genetikan informon
[3];
nuntempe multaj sake-farejoj uzas sake-gistojn vendatajn
por sake-farado, sed ankoraŭ ekzistas malmultaj, kiuj
faras „Moto“n utiligante naturan giston ekzistantan
en la aero
[4].
1.
Kukreceptoj, Germana Potkuko
2. Monato, Lode Van De Velde: Bierlando Belgio
3. Monato, VIVO: Riboj
4. hejmpaĝo pri sakeo, A.K. Izumibashi: Kiel fari sakeon
2. Monato, Lode Van De Velde: Bierlando Belgio
3. Monato, VIVO: Riboj
4. hejmpaĝo pri sakeo, A.K. Izumibashi: Kiel fari sakeon
- angle:
- yeast
- beloruse:
- дрожджы
- bulgare:
- мая
- ĉeĥe:
- droždí, kvasinky, kvasnice
- ĉine:
- 麥啤 [màipí], 麯 [qú], 麴 [qū], 糱 [niè], 酵 [jiào], 酴 [tú]
- france:
- levure
- germane:
- Hefe
- hispane:
- levadura
- hungare:
- élesztő
- indonezie:
- khamir, ragi
- japane:
- 酵母 [こうぼ], イースト [いーすと], パン種 [パンだね]
- katalune:
- rent, llevat
- nederlande:
- gist
- perse:
- مخمّر
- pole:
- drożdże
- portugale:
- fermento
- ruse:
- дрожжи
- slovake:
- droždie, pivovarské kvasnice
- svede:
- jäst
- turke:
- maya mantarı
- ukraine:
- дріжджі, закваска
biergisto
Gisto de la speco kiun oni trovas en bierfeĉo,
uzata en fermentaĵoj por pan- kaj bier-farado
(Saccharomyces cerevisiae):
la aŭtenta napola pica maso konsistas el tritika faruno, natura napola gisto
aŭ biergisto, salo kaj akvo
[5].
- beloruse:
- піўныя дрожджы
- ĉeĥe:
- pivní kvasnice
- france:
- levure de bière
- germane:
- Bierhefe
- hispane:
- levadura de cerveza
- hungare:
- sörélesztő
- japane:
- ビール酵母 [ビールこうぼ]
- katalune:
- llevat de cervesa
- latinece:
- Saccharomyces cerevisiae
- nederlande:
- biergist
- perse:
- مخمّر آبجو
- pole:
- drożdże piwne
- portugale:
- levedura de cerveja
- ruse:
- пивные дрожжи
- slovake:
- pivovarské kvasnice
- ukraine:
- пивні дріжджі