gorgon/o PIV2
gorgono
Nomo de ĉiu el la tri grekaj diinoj:
Meduzo,
Eŭrialo kaj
Steno,
kiuj havis venenajn serpentojn
anstataŭ haroj, flugilojn, ungegojn kaj kaninojn:
Ĉu el la kapo de Gorgon’ penetris ⫽ Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn
[1]?
„Kapo de l' gorgono“
[2],
Asklepio lernis kiel revivigi mortintojn per uzo de la sango de
serpenthara gorgono: la sango de la maldekstra flanko de la
gorgono estis mortiga veneno, sed tiun de la dekstra flanko
Asklepio uzis por revivigi mortintojn
[3].
Rim.: Foje oni mise nomas gorgono nur Meduzon.
1.
J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
2. Levenzon, Lev: Esperanto.net, Literaturo
3. Steĉjo: Inter Ni, Numero 228, aprilo 2005
2. Levenzon, Lev: Esperanto.net, Literaturo
3. Steĉjo: Inter Ni, Numero 228, aprilo 2005
- angle:
- Gorgon
- beloruse:
- гаргона
- bulgare:
- горгона
- ĉine:
- 蛇发女妖 [shéfǎnǚyāo], 戈耳貢 [gēěrgòng]
- france:
- Gorgone
- germane:
- Gorgone
- greke:
- Γοργών, Γοργώ
- hungare:
- Gorgó
- itale:
- Gorgone
- katalune:
- Gorgona
- nederlande:
- Gorgon
- pole:
- Gorgona
- portugale:
- Górgone, Górgona