graten/i PVEF

grateni

(tr)
KUI
Kovri manĝaĵon per ia miksaĵo el kremo, ovo, paneroj, fromaĝo kaj baki ĝin ĝis formiĝo de delikata krusteto: terpomoj gratenitaj per fromaĝo; dum la sekvaj […] festotagoj ili laborigas siajn stomakojn per buljono, farĉita brasiko, […] gratenita viando [1]; la fiŝo estas la plej bongusta manĝaĵo […] ĉi tie, kvankam oni gratenas ĝin en faruno [2].
Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri krustbaki, krustige baki, krustumi.
VD:panerumi
1. Szilárd Balint: Kristnasko en la nuna Hungario, Hungara Vivo 6/1982, p. 219
2. Jenõ Rejtõ, trad. László Balázs: La Tri Korpogardistoj en Afriko, ĉap. 1, p. 219
angle:
grill (culinary), brown (culinary)
beloruse:
пячы (ежу), запякаць
ĉeĥe:
zapéci, zapékat
france:
gratiner
germane:
gratinieren, überbacken
hispane:
gratinar
hungare:
csőben süt, gratiníroz
japane:
グラタンにする [ぐらたんにする]
katalune:
gratinar
nederlande:
gratineren
pole:
panierować
portugale:
preparar comida à milanesa
ruse:
запечь, запекать
slovake:
zapekať, zapiecť
turke:
güveçte pişirmek
ukraine:
підсмажувати в сухарях, запікати

gratenaĵo

KUI
Gratenita manĝaĵo: en gratenaĵoj, supoj, tortoj kaj kukoj, la partoprenantoj malkovris tradiciajn aŭ originalajn manierojn manĝi kukurbon [3].
3. La Ondo de Esperanto, 2002, № 12
angle:
gratin
beloruse:
запяканка
ĉine:
蛋白牛奶酥 [dànbáiniúnǎisū], 酥餅 [sūbǐng], 餡餅 [xiànbǐng]
france:
gratin
germane:
Auflauf, Gratin
hungare:
csőben sült
japane:
グラタン
katalune:
menjar gratinat
nederlande:
gratin
pole:
potrawa panierowana, potrawa w panierce
portugale:
comida à milanesa
ruse:
запеканка
turke:
güveçte pişmiş yiyecek
ukraine:
запіканка

administraj notoj