guaŝ/o PV

guaŝo

1.
Pentra farbo diluebla en akvo, simila al akvarelo sed densa, ne travidebla pro aldono de ceruzo aŭ alia blankigilo: post kiam Anton Mauve enkondukis lin fine de 1881 en la teknikon de akvarelpentrado, li verkis aldone per guaŝo kolorigitajn foliojn [1]; post unutaga sekiĝo, venas la detaligo, finskulptado per pinta tranĉilo, ankoraŭ unu tago da sekiĝo, kaj eblas farbi ĝin per guaŝo kaj tre fajna peniko [2].
2.
BELA Pentraĵo, en kiu oni uzas guaŝajn farbojn: guaŝo de la germana pentristo Franz von Defregger: portreto de cigana knabo [3].
beloruse:
гуаш
bulgare:
гваш
ĉine:
水粉画 [shuǐfěnhuà]
france:
gouache
germane:
Gouache, Guasche, Guaschmalerei
hungare:
gouache
itale:
guazzo
japane:
グワッシュ, グワッシュ画 [グワッシュが]
katalune:
aiguada, guaix
nederlande:
gouache (schilderij)
perse:
گواش
portugale:
guache, guacho
ruse:
гуашь
ukraine:
гуаш (вид фарб)

administraj notoj