*gudr/o

*gudro

KEM
Nigra glua substanco, restaĵo el distilado de kenokarbo: li ŝmiris la fundon de la mezurilo per gudro, por ke el tio, kio estos mezurata, io restu algluita [1]; oni povas ĝin prezenti kiel kun ciro, tiel ankaŭ kun gudro, mi miksas ambaŭ en egalaj kvantoj [2]; la radojn protektas gudro-tolo, envolvita en la aertuboj [3]; [la] stratoj pavimitaj per betono […] enhavas kelke da interspacoj plenigitaj per gudro [4]. VD:asfalto, bitumo, makadamo, terpeĉo.
angle:
tar
beloruse:
смала, дзёгаць, варволь, гудрон, каламазь
bulgare:
катран
ĉeĥe:
dehet
ĉine:
焦油 [jiāoyóu]
france:
goudron
germane:
Teer
hispane:
brea
hungare:
kátrány
japane:
タール
katalune:
quitrà
nederlande:
teer
pole:
smoła
portugale:
alcatrão
ruse:
смола, дёготь, гудрон
slovake:
decht, tér
ukraine:
гудрон, дьоготь, смола

gudri

(tr)
Ŝmiri per gudro: la domo estis gudrita, la flankaj konstruaĵoj anstataŭ tegmento havis sur si renversitan boaton [5]; mi ricevis […] rezine odoretantan vinon, kiun oni enverŝis el gudrita felsako [6]; [li] pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon, kiu, ŝirme kontraŭ la pluvo, estis gudrita kaj ne havis frapilon [7]; tradiciaj boatoj […] faritaj el ligna framo kun gudrita kanvasa tegaĵo (vd koraklo) [8].
angle:
tar
beloruse:
смаліць, апрацоўваць дзёгцем
ĉeĥe:
dehtovat, natírat dehtem
ĉine:
塗上焦油 [túshàngjiāoyóu]
france:
goudronner
germane:
teeren
hungare:
bekátrányoz
japane:
タールを塗る [タールをぬる]
katalune:
enquitranar
nederlande:
teren
pole:
smołować
portugale:
alcatroar
ruse:
смолить
slovake:
dechtovať, natierať dechtom
ukraine:
смолити, змазувати дьогтем, намазувати дьогтем

administraj notoj